La vortprovizo por ĉi tiu paĝo:
vorto | signifo |
---|---|
kule | koloro, bunta |
jelo | flava (kaj ĝia nuancoj) |
laso | blua, verda (kaj ilia nuancoj) |
loje | ruĝa (kaj ĝia nuancoj) |
pimeja | nigra, malhela |
walo | blanka, hela |
nasa | nekutima, stranga, freneza, ebria |
jaki | malpura, aĉa, venena |
moli | morto, morti |
unpa | seksa (aŭ geedziĝa) rilatoj |
Koloroj
En Tokipono, estas kvin bazaj koloraj vortoj: “loje” (ruĝa), “jelo” (flava), “laso” (blua kaj verda), “pimeja” (nigra) kaj “walo” (blanka).
Ĉi tiuj vortoj povas kombiniĝi reciproke, aŭ vortoj kiuj rilatas al natura aferoj, por fariĝi aliaj nuancoj:
laso sewi – blua (“ĉiela verda/blua”)
laso kasi – verda (“planta verda/blua”)
loje jelo – oranĝkolora (“flava ruĝa”)
jelo pimeja – bruna (“malhela flava”)
walo pimeja – griza (“malhela blanka”)
loje walo – rozkolora (“hela ruĝa”)
Ekzemplaj frazoj
kili loje lili li pona tawa mi. – Mi ŝatas malgrandaj ruĝaj fruktoj (fragoj/framboj?).
jan lili li pana e ko jaki tan monsi ona. – La infano kakis sin.
jan Simu o, mije li moli. – Li estas morta, Ĝim.
tomo ni li jo e jaki mute. ni li ike tawa mi a! – Ĉi tiu ĉambro estas kovrita per materialaĉoj. Mi ne ŝatas ĝin.
mije mi li unpa ala e jan ante. – Mia edzo estas fida (“ne amoras kun aliaj homoj”).
Komparaj frazoj
Dum estas vortoj tokiponaj por “bona” aŭ “malbona”, ne estas “pli bona” aŭ “pli malbona”. Dum estas vortoj por “multo” kaj “malmulto”, ne estas “pli multe” aŭ “pli malmulte”.
Por fari komparan frazon, vi anstataŭ dividas ĝin en du frazojn:
mi wawa. sina wawa lili. – Mi estas pli forta ol vi. (Mi estas forta. Vi estas iomete forta.)
Kompreneble, la grado de komparo povas esti alĝustigita por ŝanĝi la amplekson de la adjektivoj.
mi wawa mute. sina wawa ala. – Mi estas multe pli forta ol vi. (Mi estas tre forta. Vi estas malforta.)
Ekzercoj
Nun, penu solvi la signifon de ĉi tiuj frazoj.
- kule loje li pona tawa mi.
- o pana e telo kili jelo tawa mi.
- kasi kule sina li pona lukin tawa mi.
- mi moku ala e telo nasa.
- o moli ala e ona a!
Kaj penu traduki la sekvajn frazojn en Tokiponon.
- Via domo estas pli granda ol mia.
- Mi ŝatas bluajn florojn pli ol ruĝajn florojn.
- Ho, aĉa! Ĉi tiu manĝaĵo estas terura!
- Mi estas en la ruĝa domo.
- La ebria homo ne aŭskultas min.