lipu sona pona |

Tokipono paĝo 0 - literumado kaj elparolado

La lingvo Tokipono (toki pona) uzas nur 14 literojn de la latina alfabeto, kaj kiel en Esperanto, oni elparolas laŭvice ĉiun literon.

Ili estas: a, e, i, j, k, l, m, n, o, p, s, t, u, w.

Vi eble rimarkis, ke ĉiuj literoj en tiu listo estas minusklaj. Tio estas pro tio, ke oni literumas ĉiujn tokiponajn vortojn nur per minuskloj, eĉ je la komenco de frazoj.

La elparolo de ĉiu litero estas ekzakte sama kiel en Esperanto, krom la litero “w”, kiu ne ekzistas en Esperanto. Ĝia elparolmaniero estas preskaŭ sama kiel tiu de la Esperanta litero ŭ. Tamen, en Esperanto la ŭ aperas ĉiam post vokalo (aŭ, eŭ), kaj en Tokipono la w estas ĉiam antaŭ vokalo (wa, we, wi). Do oni elparolas la vorton “tawa” kiel “ta-ŭa”, ne kiel “taŭ-a”.

Pro tio, ke ekzistas tiom malmulte da sonoj en Tokipono, ĝia elparolo povas esti tre fleksebla. Ekzemple, iuj eble anstataŭigus la sonojn “p,t,k” per “b,d,g”. Tia ŝanĝo kaŭzus multe da ambigueco kaj konfuzo en aliaj lingvoj, sed la sonoj de Tokipono estis tiel elektitaj, ke ili estu komunaj al multaj lingvoj kaj facile distingeblaj.

La akcento de ĉiuj vortoj estas je la unua silabo. Do atentu, ke trisilabaj vortoj havu malsaman akcenton ol en Esperanto: oni diras sitelen, kalama, palisa, ktp. (sitelen, kalama kaj palisa estas eraraj!)

Ekzercoj

Jen kelkaj tokiponaj vortoj, kiuj venas el Esperanto kaj havas similan literumon kaj elparolon:

Jen iom pli da tokiponaj vortoj por ekzerci vin en elparolado:

Ĉu vi memoris akcenti la unuan silabon de trisilabaj vortoj?

Ĉefpaĝo Sekva paĝo


Kvankam mi provis krei originalan maloficialan kurson, la enhavo de ĉi tiu paĝo iĝis simila al la unua leciono en la oficiala libro de Sonja Lang. Ĝi estas havebla en la angla kaj la franca, do se vi parolas la anglan aŭ la francan, mi rekomendas ĝin.