lipu sona pona |

toki pona paĝo 10 - antaŭverboj, tempo kaj loko

La vortprovizo por ĉi tiu paĝo – antaŭverboj:

vorto signifo
kama veni, estonto, evento
ken povi, poveco, ebleco
open komenci, malfermi
pini fini, fino, fermi
sona scio, scii, scipovi
wile voli, bezoni, deziri

Ankaŭ vortojn, kiuj ne estas en ĉi tiu tabelo, oni povas uzi kiel antaŭverbojn, kiel “awen” kaj “lukin”.

kaj normaj vortoj:

vorto signifo
lupa truo, pordo, fenestro
nasin vojo, direkto, manero
nena monteto, monto, butono, nazo
tenpo tempo, momento

Antaŭverboj

Estas tempo por trakti la lastan gramatikan trajton de Tokipono: antaŭverboj. Ĉi tiuj estas vortoj aldonitaj antaŭ aliaj verboj. Ili modifas ilian signifon.

La vorto “kama” estas uzata ambaŭ kiel regula verbo por signifi “veni” kaj por esprimi, ke io estas aktuala evento:

mi jo e moku. – Mi havas manĝaĵon.

mi kama jo e moku. – Mi (akiris / akiras) manĝaĵon.

mi kama tan ma Losi – Mi venas el Rusio.

Kiel antaŭverbo, la vorto “ken” funkcias tre simile al la angla vorto “can”:

mi pali e tomo. – Mi laboras en domo.

mi ken pali e tomo. – Mi povas labori en domo.

Oni povas uzi ĝin sole por signifi “ebleco”, “kapableco”:

ni li ken. – Ĉi tiu estas ebla.

ken la ale li pona. – Eble ĉio estas bona.

La vortoj “open” kaj “pini” esprimas, ke la ago komenciĝas aŭ finiĝas.

mi open pali e tomo. – Mi komencas labori en domo.

mi pini pali e tomo. – Mi haltas/finas labori en domo.

La vorto “sona” sole povas signifi “scio” aŭ “scii”, sed kiel antaŭverbo, ĝi signifas “scipovi [akcion]”:

mi sona pali e tomo. – Mi scipovas labori en homo.

mi sona e ni. – Mi scias ĉi tion.

mi sona sitelen. – Mi scipovas skribi/desegni.

mi sona e sitelen. – Mi scias skribadon/pentraĵon.

ona li sona ala sona e toki Inli? – Ĉu ili scipovas la anglan?

Kiam “kama” estas antaŭ “sona”, oni havas frazon, kiu signifas “lerni”:

jan lili li kama sona toki. – La infano lernas paroli.

mi kama sona e toki pona. – Mi lernas Tokiponon.

aŭ alternative:

mi kama sona toki kepeken toki pona. – Mi lernas paroli en Tokipono.

La vorton “wile” oni uzas por esprimi volon aŭ bezonon por la sekva ago aŭ afero.

jan lili li wile moku. – La infano (estas malsata / volas manĝi).

jan lili li wile e ijo musi. – La infano volas ludilon (“amuzan aferon”).

wile sina li suli mute. – Viaj bezonoj/deziroj estas tre grandaj.

Aldone al ĉi tiuj vortoj, la vortoj “awen” kaj “lukin” ankaŭ povas esti uzataj kiel antaŭverboj. “awen” kiel antaŭverbo signifas “plu [fari ion]” kaj “lukin” signifas “serĉi, peni [fari ion]”.

ona li lukin e lipu. – Ili legas libron.

ona li awen lukin e lipu. – Ili ankoraŭ legas libron.

mi jo e tomo. – Mi havas domon.

mi lukin jo e tomo. – Mi serĉas domon (por posedi).

Tempo

La vorto “tenpo” estas utila, ĉar ĝi estas la bazo de multaj frazoj, kiuj difinas la tempon de iu okazaĵo. Ĉar Tokipono ne havas gramatikajn tempojn, oni ĝenerale priskribas tempon per plia frazo:

tenpo ni la mi moku. – (Nun, ) mi manĝas.

mi moku lon tenpo ni. – Mi manĝas (en ĉi tiu tempo).

(Kiel klarigis paĝo 9, tiaj uzoj de “lon” kaj “la” estas interŝanĝeblaj ankaŭ en aliaj okazoj.)

La frazoj “tenpo pini” kaj “tenpo kama” estas ofte uzataj por signifi “pasinteco” kaj “estonteco”.

tenpo pini la mi pali e ijo ike mute. – Mi faras multe da malbonaj aferoj en la pasinteco.

tenpo kama la o moku ala e kasi ni. – Estontece, ne manĝu ĉi tiun planton.

Kompreneble, vi povas fari demandojn pri tempo per “tenpo seme”:

tenpo seme la sina pini e pali sina? – Kiam vi finos vian laboron?

Dialektaj diferencoj

Ĉi tiu parto de la dokumento priskribas kiel certaj Tokiponaj kursoj klarigas malsame certajn ideojn, aŭ kiel komunumoj malsame uzas ilin.

La vortoj “open” kaj “pini” estas uzataj kiel antaŭverboj de iuj en la tokipona komunumo, sed ili ne estas difinitaj aŭ uzataj tiel en la oficiala Tokipona libro aŭ la kurso “o kama sona e toki pona!”.

Ekzercoj

Nun, penu trovi la signifon de ĉi tiuj frazoj.

Kaj penu traduki la sekvajn frazojn en Tokiponon.

Respondoj

Antaŭa paĝo Unua paĝo Sekva paĝo