lipu sona pona |

tokipona paĝo 12 - la pina retronombrado

La vortprovizo por ĉi tiu paĝo:

vorto signifo
akesi “malbela” besto, lacerto
alasa ĉasi, kolekti, serĉi, provi, peni (fari ion)
kon aero, esenco, spirito, efemera
pan pano, greno, maizo, rizo, pico
pilin koro, sento, tuŝi, senso
pu la oficiala Tokipona libro, interagi kun ĝi
supa horizontala surfaco
taso sed, tamen, nur
uta buŝo, lipoj
weka forestanta, foresti, fora, forigi

Ĉi tiuj estas la finaj dek oficialaj vortoj en Tokipono. Ili ĉiuj funkcias en la sama maniero kiel la aliaj vortoj, kiuj estis antaŭe menciitaj, kun unu escepto.

alasa

La vorto “alasa” kelkfoje estas uzata kiel antaŭverbo, kiu signifas “serĉi” aŭ “provi”:

mi alasa sona e toki pona. – Mi provas lerni Tokiponon.

taso

La vorto “taso” povas esti uzata kiel regula adjektivo kiu signifas “nur”:

mi lon tomo ni. – Mi estas en ĉi tiu domo.

mi taso li lon tomo ni. – Nur mi estas en ĉi tiu domo.

kulupu ona li jo e jan tu taso. – Ilia komunumo havas nur du homojn.

mi pali taso. – Mi nur laboris.

Sed, kiam ĝi estas aldonita al la komenco de frazo, ĝi signifas “sed” aŭ “tamen”:

taso, tenpo kama li wile ala ante. – Sed, la estonteco rifuzis ŝanĝiĝi.

Dialektaj diferencoj

Ĉi tiu parto de la dokumento priskribas kiel certaj Tokiponaj kursoj klarigas malsame certajn ideojn, aŭ kiel komunumoj malsame uzas ilin.

En la oficiala vortaro, “pu” havas nur la difinon “interago kun la oficiala Tokipona libro”. Uzo de ĉi tiu vorto kiel “la oficiala Tokipona libro” mem, dum ĝi estas ofta ĉe kelkaj uzantoj, estas neoficiala. Sonja Lang personale uzas la substantiva frazo “lipu pu” por aludi al la oficiala libro mem. (Tamen la frazo “pu la” ankaŭ estas uzita en la libro por signifi “en ĉi tiu libro”).

Ekzercoj

Nun, penu solvi la signfon de ĉi tiuj frazoj.

Kaj penu traduki la sekvajn frazojn en Tokiponon.

Respondoj

Tio estas ĉio!

Kaj tio estas la fino de la Tokipona kurso! Ni traktis ĉiujn 120 oficialajn vortojn kaj ĉiujn regulojn de la lingvo. Se vi volas pli informiĝi aŭ provi uzi Tokiponon kun aliaj homoj, vi povas rigardi la ceterajn paĝojn aŭ la liston de rimedoj ĉe la malsupro de la unua paĝo.

~ jan Lentan (/dev/urandom)

Antaŭa paĝo Unua paĝo Sekva paĝo