lipu sona pona |

Tokipono paĝo 2 - adjektivoj

La vortlisto de ĉi tiu paĝo:

vorto signifo
ala ne, neniu, nul
ale/ali ĉiuj, ĉio, universo
utala batali, batalo, defii
wawa forta, potenca
suwi dolĉa, ĉarma, aminda
jan persono, homo, iu, la homaro
mama patr(in)o, praulo, kreinto
meli virino, ina, ineca, edzino
mije viro, vira, vireca, edzo
moku manĝaĵo, manĝi

Por pli detale priskribi subjektojn kaj adjektivojn, oni povas aldoni pliajn vortojn. En Tokipono, adjektivo, kiu modifas substantivon, ĉiam staras malantaŭ ĝi. Ĉi tio estas malsimila al Esperanto, kiam adjektivoj plej ofte staras antaŭ substantivoj. Ekzemple:

jan wawa – homo forta (fortulo)

Multaj substantivoj, kiujn vi jam vidis, povas roli ankaŭ kiel adjektivoj. Ekzemple, la pronomoj “mi”, “sina” kaj “ona” iĝas posedaj pronomoj se ili rolas kiel adjektivoj, simile al Esperanto.

mama mi – patro/patrino mia (mia patro aŭ mia patrino)

soweli sina – besto via (via besto)

moku ona – manĝaĵo de li/ŝi/ili

Krome, adjektivoj povas roli kiel substantivoj:

wawa sina – forto via (via forto)

suli ona – grandeco/grandiozeco de li/ŝi/ĝi/ili

Rimarkindas la esprimo “jan pona”. Laŭvorte ĝi signifas “bona homo” aŭ “bonulo”, sed ankaŭ la signifo “amiko” estas vaste (kaj oficiale) akceptita.

Oni povas aldoni plurajn adjektivojn samtempe:

soweli lili suwi – ĉarma besteto (“besto malgranda ĉarma”)

Jen iom pli da ekzemplaj frazoj por montri tion:

mama mi li pona. - Miaj gepatroj estas bonaj.

kili suwi li moku pona. - Dolĉaj fruktoj estas bonaj manĝaĵoj.

jan utala li wawa. - La soldato (“batalisto”) estas forta.

jan lili mi li suwi. - Miaj infanoj (“homoj malgrandaj miaj”, “miaj etuloj”) estas ĉarmaj.

soweli lili li wawa ala. - Malgrandaj bestoj ne estas fortaj.

Rimarkindas, ke oni forigas la partikulon “li” nur kiam la subjekto estas la vorto “mi” aŭ “sina”. Se la subjekto havas rilatan adjektivon, oni ja uzas “li”.

sina pona. - Vi estas bona.

sina ale li pona. - Vi ĉiuj estas bonaj.

Aldone al “mije” kaj “meli”, iuj homoj uzas ankaŭ la vorton “tonsi” por aludi al neduumuloj kaj aliaj homoj, kiuj ne tute kongruas al la kategorioj “viro” aŭ “virino. Vidu la aldonan paĝon 1 por pli da informoj.

Ekzercoj

Penu nun kompreni ĉi tiujn frazojn.

Kaj penu traduki ĉi tiujn frazojn en Tokiponon.

Respondoj

Antaŭa paĝo Ĉefpaĝo Sekva paĝo