lipu sona pona |

Tokipono paĝo 4 - ho ve! pli da vortoj

La vortlisto de ĉi tiu paĝo:

vorto signifo
jo havi, teni, porti, enhavi
kala fiŝo, akva besto, marbesto
kasi planto, herbo, (planta) folio
pipi insekto, araneo, eta besto
sitelen simbolo, bildo, skribi, desegni
toki paroli, komunikado, lingvo
waso birdo, fluganta besto
ma tero, lando, ekstera loko, teritorio
kiwen malmolaĵo, metalo, ŝtono, solida
ko argilo, pasto, pulvoro, duonsolidaĵo

Ĉi tiu paĝo traktas nur dek novajn vortojn kaj kelkajn simplajn konceptojn.

jan pali li telo e kasi. - La laboristo akvumas la plantojn.

jan wawa li jo e kiwen suli. - La fortulo portas grandajn ŝtonojn.

telo suli li jo e kala. - La maro/oceano (“granda akvo”) enhavas fiŝojn.

mi sitelen e toki sina. - Mi skribas viajn diraĵojn.

waso lili li moku e pipi. - La malgranda birdo manĝas insektojn.

ma tomo mi li suli. - Mia urbo (“doma peco da tero”) estas granda.

Temoj de konversacio

Ne estas interkonsento pri la plej ĝustaj dirmanieroj, sed ĉiu havas avantaĝojn kaj malavantaĝojn. Ĉio en ĉi tiu sekcio temas pri “dialektaj malsamaĵoj”, kaj la opinioj de la aŭtoroj venos poste.

Ekzistas du oftaj manieroj por specifi la temon de konversacio, kiam oni uzas la vorton “toki”.

La pli simpla maniero, instruita en la kurso “o kama sona e toki pona!”, estas specifi la temon kiel adjektivon:

ona li toki meli. – Ili parolas pri virinoj. (“Ili faras virinan paroladon.”)

Tamen, tio fariĝas malklara, kiam oni donas verajn adjektivojn al “toki”. Ĉu “toki ike” signifas “paroli malbone” aŭ “paroli pri malbono”?

La oficiala libro restas sufiĉe malklara pri ĉi tiu temo, sed ĝi uzas “toki e ijo” por signifi “komuniki aferojn” kaj “toki wawa” por “atesti” (“paroli forte”) kaj ne “paroli pri forto”.

La plej vaste uzata metodo, kiu estas ankaŭ ofte trovata en la Tokipona komunumo, estas objektigo de la temo:

sina toki e kala. – Vi parolas pri fiŝoj.

Kvankam iuj konsideras tion kiel strangan uzon de la partikulo “e”, ĉi tiu dirmaniero estas malpli ambigua kaj pli fleksebla. Por plia klareco, mi uzos ĉi tiun manieron dum la resto de la kurso.

Sonja Lang uzas la prepozicion “lon” ĉi tiam:

mi toki lon ijo. – Mi parolas pri io.

Ekzemplaj frazoj

Jen kelkaj frazoj, kiuj uzas interesajn esprimojn.

jan pali li toki utala e tomo mi. - La laboristo kritikas (“parolas batale”) pri mia domo.

ona li toki ike e jan pona mi. - Ili insultas mian amikon. (“Ili parolas malbone pri mia amiko.”)

Eblas uzi plurajn verbojn kaj plurajn objektojn en unu frazo kiam oni aldonas partikulon “li” aŭ “e” antaŭ la sekvantaj verboj aŭ objektoj.

meli li toki e soweli, e waso. - Virino parolas pri terbestoj kaj birdoj.

jan pali li pona e ilo, li lukin e lipu. - Laboristo riparas la aparaton kaj rigardas (legas) dokumenton.

Esprimoj

La vorto “toki”, memstare uzata, estas ofta saluto:

toki! – Saluton!

Dialektaj malsamaĵoj

Ĉi tiu parto de la dokumento priskribos, kiel tokiponaj kursoj malsame klarigas kelkajn ideojn.

Se la subjekto estas “mi” aŭ “sina” (kaj tial ne havas la partikulon “li”), estas du manieroj por aldoni plian verbon.

mi pali. mi moku. - Mi laboras kaj manĝas.

mi pali, li moku. - Mi laboras kaj manĝas.

Ekzercoj

Penu nun kompreni ĉi tiujn frazojn.

Kaj penu traduki ĉi tiujn frazojn en Tokiponon.

Respondoj

Antaŭa paĝo Ĉefpaĝo Sekva paĝo