lipu sona pona |

Tokipono paĝo 6 - prepozicioj kaj lokoj

La vortlisto de ĉi tiu paĝo havos du grupojn. Prepozicioj:

vorto signifo
kepeken per, uzi
lon en, ĉe, sur, vera, nuna, ekzisti
sama sama, simila, kiel, frat(in)a
tan ekde, el, pro, kaŭzo, kialo
tawa al, por, mov(iĝ)anta, el vidpunkto de

Kaj normalaj vortoj (kiuj rilatas al lokoj ĉi-okaze):

vorto signifo
sewi supro, supra, ĉielo, dia, sankta
noka piedo, kruro, malsupra, suba
poka kokso, flanko, apud, proksima
monsi malantaŭo, dorso, pugo
sinpin vizaĝo, antaŭo, plej antaŭa, muro

Prepozicioj estas vortoj, kiuj rilatas al aliaj partoj de la frazo por esprimi lokon aŭ tempon (plia klarigo pri tio en posta leciono) aŭ specifan detalon pri la ago.

En Tokipono, oni uzas la vortojn “kepeken”, “lon”, “sama”, “tan” kaj “tawa” kiel prepoziciojn, kaj tiam oni metas ilin je la fino de frazo sen iu ajn alia partikulo.

Jen kelkaj ekzemploj de ĉiuj el la kvin vortoj, uzataj kaj kiel prepozicioj kaj kiel normalaj vortoj:

mi pona e tomo kepeken ilo mi. – Mi riparas la domon per miaj iloj.

mi toki kepeken toki pona. – Mi parolas per Tokipono.

sina kepeken e ilo sitelen. – Vi uzas skribilon/pentrilon.

mi lon tomo sina. – Mi estas en via domo.

jan ike li kalama mute lon tomo lipu. – Malbonulo multe bruas en la biblioteko.

ona li toki e ijo lon. – Li/ŝi/ili parolas la veron (“parolas pri aferoj, kiuj ekzistas”).

mi en sina li sama. – Mi kaj vi estas similaj.

meli sama mi li pona. – Mia fratino estas bona.

kiwen lili li sama lukin pipi. – La ŝtoneto aspektas kiel insekto.

mi lape tan ni: mi jo ala e wawa. – Mi dormas, ĉar mi ne havas energion.

mi tawa tan tomo mi. – Mi foriras de mia domo.

ona li awen lon tomo lipu. – Ili restis en la biblioteko.

tomo tawa mi li pona. – Mia aŭto (“movanta ĉambro/konstruaĵo”) estas bona.

mi tawa tomo moku. – Mi iras al la restoracio (“manĝa domo, manĝejo”).

Oni uzas la vorton “tawa” ankaŭ por esprimi vidpunkton.

sina pona tawa mi. – Mi ŝatas vin. (“Vi plaĉas/bonas al mi.”)

Ĉar “tawa” povas esti aŭ adjektivo aŭ prepozicio, kelkaj frazoj povas fariĝi dusencaj. Ekzemple, “tomo tawa mi” povas signifi “mia aŭto” kaj “domo, laŭ mia vidpunkto”. La dezirata signifo dependos de la kunteksto.

Kaj jen kelkaj ekzemploj de la vortoj indikantaj lokon:

waso mute li lon sewi. – Multaj birdoj estas en la ĉielo.

mi awen lon tomo mi. – Mi restas en mia domo.

mi toki tawa jan sewi. – Mi parolas al (dio/anĝelo/sankta individuo/(eble laŭvorte) homo en la ĉielo).

mi tawa kepeken noka mi. – Mi iras piede (“per miaj piedoj”).

kiwen lili li lon noka mi. – Malgranda ŝtono estas sub mi.

mi tawa lon poka sina. – Mi iras apud vi.

jan poka li ike tawa mi. – La najbaro malplaĉas al mi.

poka mi li pakala. – Mia kokso/flanko estas rompita.

ona li lon monsi sina. – Ili estas malantaŭ vi.

jan utala mute li lon sinpin mi. – Soldatoj staras antaŭ mi.

lipu suli li lon sinpin ni. – Grava dokumento estas sur tiu muro.

sinpin ona li pona lukin. – Ŝia/lia vizaĝo aspektas bone.

Esprimoj

Estas du malsamaj manieroj por ĝisi homojn. Se oni foriras, oni diras:

mi tawa! – Ĝis! (laŭvorte “Mi iras.”)

Se iu alia foriras, oni diras:

tawa pona! – Ĝis! (“Bonan iradon!”)

Fakte, multaj vortoj estas uzataj kiel salutoj.

moku pona! – Bonan apetiton! (“Bonan manĝadon/manĝaĵon!”)

lape pona! – Bonan nokton! (“Bonan dormadon!”)

Estas ankaŭ esprimo, kiu rolas kiel multaj pozitivaj esprimoj, de “dankon” al “paco estu ĉe vi”:

pona tawa sina! (laŭvorte “Bonon al vi!”)

Dialektaj malsamaĵoj

Ĉi tiu parto de la dokumento priskribos, kiel tokiponaj kursoj malsame klarigas kelkajn ideojn.

o kepeken ala ilo ike. – Ne uzu malbonajn ilojn.

En la tokipona komunumo, oni ankoraŭ ofte aldonas la partikulon “e” kiam la vorto rolas kiel transitiva verbo anstataŭ kiel prepozicio:

mi kepeken e ilo. – Mi uzas ilojn.

(Ankaŭ la kurso “o kama sona e toki pona!” preferas ĉi tiun metodon.)

La diferenco estas, ke en la antaŭa ekzemplo la objekto (“ilo ike”) venas tuj post la esprimo “kepeken ala”, kaj en la posta ekzemplo “kepeken” havas “e” post si, kiel ĉe transitivaj verboj.

Tiu ĉi kurso uzos la duan metodon, ĉar ĝi estas malpli ambigua kaj ebligas pli da gramatikaĵoj (ekzemple, eblas pli klare aldoni modifilojn post “kepeken”). Sed en plej multaj tiaj frazoj, uzado aŭ neuzado de “e” ne kaŭzus ambiguecon.

Ekzercoj

Penu nun kompreni ĉi tiujn frazojn.

Kaj penu traduki ĉi tiujn frazojn al Tokipono.

Respondoj

Antaŭa paĝo Ĉefpaĝo Sekva paĝo