lipu sona pona |

toki pona paĝo 8 - lingvo bunta

La vortprovizo por ĉi tiu paĝo:

vorto signifo
kule koloro, bunta
jelo flava (kaj ĝia nuancoj)
laso blua, verda (kaj ilia nuancoj)
loje ruĝa (kaj ĝia nuancoj)
pimeja nigra, malhela
walo blanka, hela
nasa nekutima, stranga, freneza, ebria
jaki malpura, aĉa, venena
moli morto, morti
unpa seksa (aŭ geedziĝa) rilatoj

Koloroj

En Tokipono, estas kvin bazaj koloraj vortoj: “loje” (ruĝa), “jelo” (flava), “laso” (blua kaj verda), “pimeja” (nigra) kaj “walo” (blanka).

Ĉi tiuj vortoj povas kombiniĝi reciproke, aŭ vortoj kiuj rilatas al natura aferoj, por fariĝi aliaj nuancoj:

laso sewi – blua (“ĉiela verda/blua”)

laso kasi – verda (“planta verda/blua”)

loje jelo – oranĝkolora (“flava ruĝa”)

jelo pimeja – bruna (“malhela flava”)

walo pimeja – griza (“malhela blanka”)

loje walo – rozkolora (“hela ruĝa”)

Ekzemplaj frazoj

kili loje lili li pona tawa mi. – Mi ŝatas malgrandaj ruĝaj fruktoj (fragoj/framboj?).

jan lili li pana e ko jaki tan monsi ona. – La infano kakis sin.

jan Simu o, mije li moli. – Li estas morta, Ĝim.

tomo ni li jo e jaki mute. ni li ike tawa mi a! – Ĉi tiu ĉambro estas kovrita per materialaĉoj. Mi ne ŝatas ĝin.

mije mi li unpa ala e jan ante. – Mia edzo estas fida (“ne amoras kun aliaj homoj”).

Komparaj frazoj

Dum estas vortoj tokiponaj por “bona” aŭ “malbona”, ne estas “pli bona” aŭ “pli malbona”. Dum estas vortoj por “multo” kaj “malmulto”, ne estas “pli multe” aŭ “pli malmulte”.

Por fari komparan frazon, vi anstataŭ dividas ĝin en du frazojn:

mi wawa. sina wawa lili. – Mi estas pli forta ol vi. (Mi estas forta. Vi estas iomete forta.)

Kompreneble, la grado de komparo povas esti alĝustigita por ŝanĝi la amplekson de la adjektivoj.

mi wawa mute. sina wawa ala. – Mi estas multe pli forta ol vi. (Mi estas tre forta. Vi estas malforta.)

Ekzercoj

Nun, penu solvi la signifon de ĉi tiuj frazoj.

Kaj penu traduki la sekvajn frazojn en Tokiponon.

Respondoj

Antaŭa paĝo Unua paĝo Sekva paĝo