lipu sona pona |

toki pona page 9 - kompleksa adjektivoj kaj kuntekstoj

La vortprovizo por ĉi tiu paĝo:

vorto signifo
pi “de” (regrupigas adjektivojn/adverbojn)
la “se/kiam” (prezentas kuntekston)
luka mano, brako
linja longa fleksebla objekto, ŝnuro, haro
palisa longa solida objekto, branĉo, bastono
selo ekstera formo, ŝelo, haŭto, limo
sijelo korpo, fizika stato, torso
len ŝtofo, vestaĵo, tavolo de privateco
lete malvarma, kruda
musi amuzanta, arta, amuza, ludo

Nun estas tempo por prezenti du aliajn partiklojn en ĉi tiu lingvo: “pi” kaj “la”.

pi

La vorto “pi” servas por kunigi plurajn adjektivojn aŭ adverbojn. Normale, ĉiuj modifiloj en frazo rilatas al la unua vorto. Ekzemple:

jan wawa – forta homo

jan wawa ala – neniuj fortaj homoj

Se vi bezonas diri “malfortaj homoj”, vi bezonas neigi “wawa”, sed ne “jan”. Tie estas kie “pi” fariĝas utila:

jan pi wawa ala – malforta(j) homo(j) (“de nenia forteco”)

Ĉi tio eblas ankaŭ por aliaj vortoj:

jan wawa mute – multaj fortaj homoj

jan pi wawa mute – tre forta(j) homo(j)

Ĝi estas utila por oftaj frazoj:

jan toki utala – parolanta soldato

jan pi toki utala – kritikisto

Se vi preferus uzi la “toki [adjective]” strukturon por priskribi temojn de konversacio (vidu paĝo 4 por tio), tial “pi” estus taŭga por klarigi temojn de pluraj vortoj:

sina toki pi ma tomo mama sina. – Vi parolas pri via hejmurbo.

pi kun koloroj

Ankaŭ, “pi” ofte estas uzata por plurvortaj koloroj (ĉi tiuj estas priskribitaj en la paĝo 8):

sewi pi pimeja walo li ike tawa mi. – Mi ne ŝatas grizajn ĉielojn.

Mi kredas, ke estas bone ellasi “pi”, sed tio povas esti dusenca:

sewi pimeja walo li ike tawa mi. – Mi ne ŝatas grizajn ĉielojn.

Kelkaj homoj povas kompreni tiun lastan alie kiel “ĉieloj, kiuj havas ambaŭ blanka kaj nigra”.

pi kun neoficialaj vortoj

La vorto “pi” ankaŭ estas uzata por frazoj, kiuj uzas neoficialajn vortojn.

ma tomo Wasintan li ma tomo lawa pi ma Mewika. – (la urbeto de) Vaŝingtono estas la ĉefurbo (“ĉefa urbo”) de Usono.

Kvankam “pi” ofte estas definita kiel simila al la angla vorto “of”, ĝia uzo estas malsama. Ĝi nur estas necesa kiam vi grupigas plurajn vortojn. Do, ekzemple, “la lingvo de bono” estas ankoraŭ “toki pona”, anstataŭ “toki pi pona”.

la

La vorta “la” kunigas du frazojn por montri kondiĉon kaj kuntekston.

[frazo A] la [frazo B].

Kuntekste [frazo A], [frazo B].

Plej ofte, la traduko estas simila al:

Se/kiam [frazo A], tiel [sentence B].

Ekzemple:

moku ni li pona la mi pana e ona tawa sina. – Se ĉi tiu manĝaĵo estus bona, mi donus ĝin al vi.

ona li moli la ni li ike tawa jan ale. – Se ili mortus, ĝi estus malbona por ĉiu.

Sed estas aliaj uzoj. Ĝi povas anstataŭi “lon [frazo]” rilate lokon aŭ tempon (pli da informo en la sekva paĝo):

o kalama ala lon tomo lipu. – Estu trankvila en la biblioteko.

tomo lipu la o kalama ala. – En la biblioteko, estu trankvila.

Ĝi povas prezenti perspektivon, kiel “tawa”:

ni li pona tawa mi. – Ĉi tio estas bona por mi / Mi ŝatas ĝin.

mi la ni li pona. – (De mia vidpunkto / Laŭ mia opinio), ĉi tio estas bona.

Aŭ esti uzata por grupigi plurajn frazojn:

tan ni la… – Pro tio, …

ni la… – En kunteksto de ĉio, …

La uzo de “la” estas tre fleksebla, kaj kelkaj homoj uzas ĝin en okazoj krom tiuj, kiuj estas menciitaj ĉi-supre. Ĉar Tokipono dependas multe de la kunteksto, la plej grava regulo estas nur “penu paroli klare”.

Dialektaj diferencoj

Ĉi tiu parto de la dokumento priskribas kiel certaj tokiponaj kursoj klarigas malsame certajn ideojn, aŭ kiel komunumoj malsame uzas ilin.

La oficiala libro, diversaj retaj kursoj kaj mia propra stilo malsame metas interpunkciojn en frazoj, kiuj uzas “la”.

La oficiala libro uzas komon antaŭ “la” kiam ĝi kombinas du frazojn kaj uzas neniun interpunkciojn alie.

La “12 days of sona pi toki pona” videoserio uzas nulo interpunkcio en ĉiuj kazoj (kaj la “o kama sona e toki pona!” kurso uzas tiel ankaŭ).

Mi persone preferas uzi la komon post “la” pro estetikaj kialoj, sed en ĉi tiu serio, neniu interpunkcio estas uzata. Ĉiuokaze, la ĉeesto aŭ foresto de komoj en Tokipono estas grande estetika, ĉar iliajn funkciojn en la angla kaj aliaj lingvoj (t.e., apartigi subfrazojn, listigi aferojn) oni faras alimaniere en Tokipono, per apartaj frazoj aŭ pliaj partikuloj.

Ekzercoj

Nun, penu kompreni la signifo de tiuj frazoj.

Kaj penu traduki la sekvajn frazojn en Tokiponon.

Respondojn

Antaŭa paĝo Unua paĝo Sekva paĝo