lipu sona pona |

Tokipona ĉefa paĝo 1 - malnovaj kaj novaj vortoj

Ĉiuj vortoj traktitaj en paĝoj 1 ĝis 12 ankaŭ estas en la oficiala Tokipona libro. Vortoj en paĝo 13 estas taksitaj gravaj en la dua oficiala Tokipona libro. Tamen, estas iom da aldonitaj vortoj, kiujn oni aŭ uzis sed kiuj ne aperas en la libro, kaj iuj vortoj poste kreitaj de la Tokipona komunumo. Malsame al “neoficialaj vortoj” uzataj por propraj nomoj (vidu la paĝon 7), ĉi tiujn oni ĝenerale traktas kiel denaske Tokiponaj vortoj kiuj ne havas majusklon.

Pli kompleta listo de ĉiuj vortoj Tokiponaj, kiuj iam estis uzitaj, estas en la dokumento “nimi ale pona”.

Ĉi tiu paĝo, tamen, priskribos ĉiujn vortojn, kiuj laŭ mia vidpunkto, aperas sufiĉe ofte en interreta uzo, kaj la kromajn uzojn de iuj el la oficialaj 120 vortoj en la komunumo.

Kompreneble, ĉar la ideo de Tokipona estas malpliigo de la kvanto de vortoj kaj la forigo de nenecesaj ideoj, tiaj uzoj rezultigas iom da diskutado. Mi penos prezenti miajn proprajn opiniojn pri la vortoj en ĉi tiu listo.

Kunfandiĝintaj vortoj: kin, namako, kaj oko

Antaŭ ol la oficiala Tokipona libro estis eldonita, certaj vortoj estis ofte uzataj, sed ili havis signifojn tro similajn aŭ nenecesajn. Sed anstataŭ forigi ilin, ĉi tiuj vortoj fariĝis sinonimoj de aliaj vortoj.

La vorto “kin” estas laŭkurse sinonimo por “a”. Kvankam “a” estas pli ĝenera esprimo de emocio, “kin” estas uzata kiel emfazo simila al “ankaŭ”, “vere” or “fakte” – ĝi substrekas la laŭvortan signifon de la frazo, anstataŭ la emocian. Mi kredas, ke ĉi tiun signifon jam bone ekzistas en la vortoj “a” (kiel emocia indikilo) kaj “mute” (kiel ia emfazo).

La vorton “namako” oni antaŭe uzis por “aldono” aŭ “spico”. En la oficiala libro, ĝi listiĝis kiel sinonimo por “sin”, kiu signifas “nova”, “ekstra” aŭ “aldona”. Kvankam la du vortoj ja havas apartajn signifojn, mi personale pensas, ke “sin”, precipe kiam ĝi estas uzita kiel substantivo aŭ en substantiva frazo “sin moku” (manĝaĵa aldono), povas esti uzata por esprimi la saman tre bone.

La vorto “oko” estas laŭkurse sinonimo por “lukin”. Kiam ĉi tiuj estas du apartaj vortoj, “oko” precipe signifis “okulo”, kvankam “lukin” signifis “vido” aŭ “vidpovo”. Ĉar “kute” signifas ambaŭ “aŭdo” kaj “orelo”, ĉi tiu ŝajnas al mi esti la ĝusta decido.

(lipu ku prezentas ĉi tiujn vortojn kiel konvenajn Tokiponajn vortojn.)

Forigitaj vortoj

Estas ankaŭ iuj vortoj okaze uzitaj en la komunumo, kvankam ili tute foriĝis de la vortaro je la eldono de la oficiala libro.

Ni komencu per la pli oftaj vortoj:

La vorto “apeja” iam signifis “fio” aŭ “kulpo”. Priskribi tiun koncepton nur per la vortoj de la oficiala libro estas iom malfacile, do iuj ankoraŭ uzas ĝin.

La vorto “kipisi” havas la signifon “dividi, tranĉi, raboti”. Ĉi tiuj signifoj poste unuiĝis en la vortojn “tu” (dividi) kaj “wan” (parto, ero), sed ĝi ankoraŭ ofte estas uzata de la komunumo, kaj ideoj por ĝia signo Sitelenpona estas haveblaj (la plej ofta similas al %).

La vorto “leko” (verŝajne de la nomo de fabrikanto de ludiloj) signifas “bloko”, “kvadrato” aŭ iam “ŝtuparo”. Ne estas vorto aŭ frazo, kiu facile anstataŭas ĝin, do ĝin oni ankoraŭ uzas laŭbezone.

La vorto “monsuta” signifas “monstro” aŭ “timo”. Kiel “apeja”, jen plia vorto malfacile priskribita (precipe ĉar oni bezonas multajn vortojn), do nova vorto fariĝis.

Kaj jen iuj vortoj kiuj plejparte forgesiĝis nun, sed eble troviĝas en pli malnovaj tekstoj:

La vorto “kapa” estis frua vorto por “monto, monteto” kiu poste anstataŭiĝis de “nena”.

La vorto “kapesi” estis alia kolora vorto por la koloro griza, bruna kaj kelkfoje kafa, sed ĝi foriĝis, ĉar frazoj “pimeja walo” kaj “pimeja jelo” povas signifi grizon kaj brunon facile.

La vorto “majuna”, kiu signifas “malnova aŭ maljuna”, estis alia frua vorto poste foriĝinta. Ĉar oni povas sufiĉe priskribi ĝin per vortoj rilate tempon, oni verŝajne ne plu ofte uzas ĝin. Ekzemple:

ona mute li majuna. – Ili estas maljunaj.

tenpo mute la ona mute li lon. – Ili ekzistas dum multe da tempo.

La vorto “misikeke” signifas “medikamento” aŭ “kuraci”.

La vorto “pasila” estis aparta vorto por “facila”, sed ĝi foriĝis de la vortprovizo de Tokipono antaŭ ol la unua publika reta versio eldoniĝis en 2001.

La vorto “pake” estis verbo, kiu signifas “halti, ĉesi” kaj devenas el la Akadia-franca vorto “barrer” (kiu signifas “ŝlosi”), sed ĝi foriĝis, verŝajne ĉar ĝian signifon jam esprimas “pini” (halti, fini) aŭ “awen” (konservi, resti).

La vorto “pata” signifis “gefrato”, sed nun oni ofte anstataŭ diras “jan sama”.

La vorto “powe”, kiu signifas “malvera” aŭ “falsa”, foriĝis, ĉar oni povas facile montri ĝian signifon per frazoj kiel “lon ala” (“ne ekzistas”) aŭ “sona ike” (“malbona scio, malprava informo”).

Estis vortoj “tuli” kaj “po”, kiuj estis la nombrovortoj por 3 kaj 4. Ili anstataŭiĝis per frazoj “tu wan” kaj “tu tu”.

(lipu ku signifas “kipisi”, “leko”, “monsuta” kaj “misikeke”.)

Direkto

Kvankam Tokipono havas vortojn por “supro”, “malsupro”, “antaŭo” kaj “malantaŭo”, ĝi ne havas vortojn por “maldekstro” aŭ “dekstro”. Anstataŭe, ĝi havas nur unu vorton por “flanko”.

Iuj inventis frazojn laŭ la ideoj, ke la plejparto de homoj skribas per la dekstra mano (“poka pi luka sitelen” = dekstro, “poka pi luka sitelen ala” = maldekstro), ke homoj havas koron maldekstre en la korpo (“poka pilin” = maldekstro, “poka pilin ala” = dekstro), ke multaj skribas tekston dekstren (“poka open” = maldekstro, “poka pini” = dekstro).

Ĉi ĉiuj, kompreneble, ne estas tute prava en ĉiu situacio: estas maldekstruloj, estas homoj kun la koro en la dekstra flanko de la korpo (dekstrocardio), kaj estas homoj, kiuj skribas maldekstren. (Tamen, ĉiujn el la ĉefaj skribsistemoj por Tokipono – la latinan alfabeton, Sitelenponon kaj Sitelensitelenon – oni skribas dekstren.)

La dokumento “nimi ale pona” listas du vortojn “post-pu”-ajn, kiuj onidire estas pli precizaj: “soto” por maldekstra kaj “teje” (antaŭe “te”) por dekstra. Mi personale pensas, ke ĉi tiuj vortoj estas foje necesaj por distingi inter maldekstra kaj dekstra, sed plej ofte, oni pli bone evitu uzi ilin.

Sekso kaj sekseco

Estas vortoj “mije” kaj “meli”, kiuj signifas “viro” kaj “virino” respektive. Tamen, estas iom da homoj kiuj ne estas ekskluzive viroj aŭ ekskluzive virinoj, aŭ biologie naskiĝis nek vire nek virine.

La vorto “tonsi” estis kreita por priskribi tiajn homojn, aŭ, en iuj kuntekstoj, transuloj aŭ iu ajn en la GLATa komunumo.

Aldone, la vorto “kule” (koloro) iam havas aldonan signifon – kelkfoje “sekso”, kelkfoje “GLAT”. Unue, ĉi tio povas krei demandojn, kiel “kio pri frazoj kiel ‘homoj de koloro’?”, sed en la Tokipona komunumo, ies raso aŭ koloro de haŭto ofte estas menciita rekte (e.g. “blanka homo” estas “jan pi selo walo”, “homo de blanka haŭto”).

Aldone, vi povas vidi la vortojn “mijomi” kaj “melome”. Ĉi tiuj estas mallongigoj de “mije olin mije” (viroj amas virojn) kaj “meli olin meli” (virinoj amas virinojn) kaj havas la samajn signifojn, kiel la anglaj mallongigoj “mlm” kaj “wlw”.

Diversaj vortoj

Aliajn vortojn oni inventis por priskribi konceptojn, pro trolongeco de aliaj dirmanieroj. La vorto “linluwi”, ekzemple, signifas “interreto” aŭ “la reto”.

La vorto “kili” kolektive priskribas fruktojn, legomojn, kaj fungojn, sed por fungoj specife, la vorto “soko” foje uziĝas.

Estas vorto por “doni”, sed ne estas vorto por “akiri” (kiun vi povas diri per “kama jo”). La vorto “lanpan” provizas tiun signifon (ankaŭ kun “kapti” kaj “konkeri”). La populareco de la vorto eble rilatas al la dokumento “lanpan pan” (discorda ligilo al pdf) , kiu estas mallonga traduko/resumo de “The Conquest of Bread” de Peter Kropotkin.

Ŝercaj vortoj

Aldone, estas iom da vortoj kreitaj kiel ŝercoj de Sonja Lang mem. En la “nimi ale pona” dokumento, ili troviĝas en la listo “w.o.g. Sonja”. La pli ofta estas “kijetesantakalu”, kiu aludas lavursojn kaj aliajn bestojn de la familio de Procionedoj.

Aliaj ŝercaj vortoj estas “mulapisu” por pico kaj “yupekosi” por “revizii vian malnovan laboron plimalbonigante ĝin”; notu, ke Tokipono ne uzas la literon “y” kaj tial, neniu efektive scias, kiel elparoli ĉi tiun vorton.

Vortproviza tabelo por la plej oftaj aldonaj vortoj

Ĉi tiu listo devenas de la kalkultabelo de ne-pu vortaj frekvencoj de la Reddit-uzanto qwertyter, kun iom da ŝanĝoj pro mia sperto personala.

La “alternativoj” kolumno listas tiujn vortojn kaj frazojn, kiujn oni eble uzas por esprimi similajn ideojn per nur oficialaj vortoj. Ne ĉiuj povas esti uzataj same en la frazo. (Ekzemple, uzi “tu” kiel adjektivon sen “li” partikulo por “dividi” facile miksiĝas kun la nombro “du”.)

vorto signifo alternativoj
kin emfazo (“vere”, “tre”, “ambaŭ”) a, mute
monsuta timo, monstro
lanpan preni, akiri, ricevi kama jo (kama jo utala)
oko okulo lukin
tonsi nebinara / transgenra, GLAT
kipisi dividi, tranĉi tu
namako aldona, spico sin
kijetesantakalu lavurso
leko kvadrato, briko, ŝtuparoj
powe malvera sona ike, … li lon ala
apeja honto, kulpo
majuna malnova, maljuna pi tenpo mute pini
pake halti, bari pini, pali ala
linluwi interreto
soko fungo kili

“nimi pi pu ala”

Sur la paĝo “nimi pi pu ala” vi povas vidi miajn provojn priskribi iujn el ĉi tiuj vortoj nur per la oficiala Tokipona vortprovizo. Ĉi tio estas foje facila, foje malfacila. Legante ĉi tiun liston, vi mem povas decidi, ĉu ĉi tiuj vortoj estas uzindaj aŭ ne.

Unua paĝo