lipu sona pona |

Tokipona ekstra paĝo 2 - aliaj skribsistemoj

Kvankam la plej ofta skribsistemo por Tokipono estas sendube la latina alfabeto, ankaŭ estas aliaj adaptitaj sistemoj, kelkaj speciale por Tokipono.

Adaptitaj skribsistemoj

Tokipono nur uzas 5 vokalojn kaj 9 konsonantajn sonojn. Ĉi tiu signifas, ke adaptigo de alfabeto por Tokipono nur bezonos 14 literojn (aŭ vicon de literoj), kiuj korespondu al la samaj aŭ similaj sonoj. Ekzemple, ĉi tie estas la maniero, en kiu vi povas aliigi ilin al la greka kaj la cirila:

la latina la greka la cirila
a α а
e ε е
i ι и
j γ й
k κ к
l λ л
m μ м
n ν н
o ο о
p π п
s σ с
t τ т
u υ у
w β в

%noto%

Ĉi tiuj alfabetoj ne estas tute kongruaj fonetike kun la grekaj kaj la rusiaj sonoj. Iuj literoj Tokiponaj havas elparolon alian ol tiun de la korespondanta litero.

Estas iomete pli malfacile adapti Tokiponon al abugido aŭ abĝado – skribsistemo kun apartaj literoj por konsonantaj sonoj, la vokaloj montrataj per supersignoj aŭ aliaj simboloj. La plej fama abĝado estas la araba skribsistemo, kaj la plej fama abugido estas la devanagara (kiu uziĝas por multaj lingvoj en Barato).

La lingvo ankaŭ havas nur 92 eblajn silabojn (47 se “-n” estas aparta silabo). Ĉi tiu signifas, ke ĝi havas adaptojn ankaŭ por multaj silabaj skribsistemoj.

Ekzemple, jen iuj sugestoj por skribi Tokiponon per la hangulo, la skribsistemo de la korea. (Kvankam simboloj montras individuajn sonojn tre simile al alfabeto, sed ili estas aranĝitaj en silabajn blokojn.)

Kun iuj tre malgrandaj sonaj ŝanĝoj, ĝin oni povas skribi ankaŭ per la japana hiragana sistemo, kiel proponita ĉi tie:

sitelen pona, Sitelenpono

La plej ofta skribsistemo kreita por Tokipono estas la ideografia sitelen pona (“simpla skribado”), instruita de Sonja Lang mem en la eldono de la oficiala libro.

Tre simila al la latina alfabeto, oni ĝin skribas demaldekstre dekstren, kaj desupre malsupren, sed ĉiu signo signifas tutan vorton anstataŭ nur unu sonon (aŭ eĉ pliajn se “kunmetitaj signoj” uziĝas). Neoficialaj vortoj skribiĝas en kartuŝoj (longaj formoj, kiuj ĉirkaŭas aron da signoj), kun signo por ĉiu litero aldonita interne.

sitelen sitelen, Sitelensiteleno

“sitelen sitelen” de Jonathan Gabel estas skribsistemo, kiun li kreis kiel estetikan manieron skribi tekstojn en Tokipono. Ĝi estas nelineara sistemo, kiu videble inspiriĝis de la majaa skribo.

Kompare kun la skribo de Tokipono en la latina alfabeto aŭ Sitelenpono, Sitelensiteleno estas multe pli malfacila kompreni, kaj tial, ĝin oni uzas nur malofte en la komunumo. Tamen, la okulfrapa vida stilo de tekstoj skribitaj en ĝi – kiel ĉi tiu kontrakto aŭ la Tokipona proverboj – el kiuj multaj aperas en la oficiala libro – ja estas impona.

sitelen telo, Sitelentelo

La sistemo “sitelen telo” estas alia skribsistemo kreita de la komunumo por Tokipono. Ĝia stilo similas al la kanaj kaj kanĝiaj skribsistemoj en la japana, signoj skribitaj per rektaj strekoj kaj glataj kurbaj formoj. Ĝi konsistas el “linja telo”, ideografia skripto en kiu ĉiuj oficialaj vortoj (kaj iuj popularaj komunume kreitaj vortoj) havas signon, kaj el “linja sin”, hangul-simila silabaro por neoficialaj vortoj.

tabelo de sitelen telo signoj tabelo de linja sin silabaj signoj

Ĉefa paĝo